
Free Daily Podcast Summary
by Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Get key takeaways, quotes, and insights from Pola Retradio en Esperanto in a 5-minute read. Delivered straight to your inbox.
The most recent episodes — sign up to get AI-powered summaries of each one.
En la 1471-a E_elsendo el la 15.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de la Kataluna E-Junularo kaj samtempe membro de la organiza komitato de IJK-2026, Jaime Tapia Zaragoza. Nia interparolo rilatas al ĉi tiu evento. Detaloj pri la nunjara IJK  estas konsulteblaj ĉe: https://ijk2026.tejo.org/. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la raporto de Internacia Agentejo pri Migrado pri triobliĝo de la nombro de migrantoj inter 1970-2024. Ni prezentas la polan laŭreaton, longtigan ulmon el la loko Szydłowiec, kiu nunjare gajnis la 3-an lokon kiel Eŭropa Arbo 2026. • En la scienca rubriko ni informas pri la laŭreatoj de la pola-germana scienca premio Copernicus. • Ĉi-foje – lige kun la amhistorio, kiu ligiĝas kun la premiita pola arbo – ni elektis por komuna aŭskulto la malnovan kanzonon en la plenumo de pola esperantisto, tenorulo, Remigiusz Kossakowski pri Maria, majo kaj rozoj. Krome ni uzas en la elsendo fragmenton el la kanto de Kaj Tiel Plu „Kiam najtingalo kantas”. • La programon akompanas foto pri Sagrada Família, kiun la partoprenontoj de IJK-2026 rigardos dum la ekskurso en Barcelono. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1470-a E_elsendo el la 10.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ pri ekfunkciinta Biblia Legejo en la Katolika Universitato de Lublin kaj pri la unika en Pollando muzeo de krimmedicino en Vroclavo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la sukceso de Heinz-Wilhelm Sprick, dank’ al kiu PollUnit komencis uzi Esperanton kaj pri nova maja literatura konkurso de IKUE. • Fine ni proponas Leterkestan renkontiĝon, en kiu ni citas i.a. mesaĝojn kaj reagojn de niaj aŭskultantoj je niaj elsendoj. • Muzike ni referencas al la pasinta la 7-an de majo naskiĝdatreveno de Marjorie Boulton, prezentante ŝian poeziaĵon „Via kato”, muzikigitan de AI el la profilo de Ilja. Ŝia foto kun kato el la paĝo de Brita E-Asocio ornamas nian hodiaŭan programinformon. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1469-a E_elsendo el la 05.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En Pollando ni ĝuis komence de majo longan semajnfinon kun tri festoj: de la 1-a de majo, kiel Laborista/Laborula Tago, de la 2-a de majo, kiam  estas festata kiel Tago de la Nacia Flago kaj de la 3-a de majo kiel la Tago de la Konstitucio 1791. Pri ili kaj la ŝanĝiĝanta maniero festi en la redakcia interparolo dialogas Barbara kaj Gabi. • En aktualaĵoj ni informas pri sentiĝanta ŝanĝo de poloj al alkoholaĵoj; pri tio ĉu poloji estas por aŭ kontraŭ kontanta mono; pri rekomendo de internaciaj turismaj firmaoj ferii en tiaj polaj urboj kiel Krakovo aŭ Varsovio. • La scienca rubriko denove levas la problemon de negativa influo de artefarita lumo, ĉi-foje rilate al migrantaj birdoj. • Niaj muzikaj interludoj rilatas al la varsoviaj muzikfolkloraĵoj. La interreta foto  de  Aleksy Witwicki prezentas la flirtantan polan flagon dum la Tago de la Nacia Flago, kio referencas al nia hodiaŭa redakcia interparolo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1468-a E_elsendo el la 30.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – ĉi-foje pri esploroj rilataj al la polaj infanoj, viktimoj de germanaj koncentrejoj, kiuj postmilite trovis rifuĝejon en Barcelono; pri rekordnombraj vizitantoj en la polaj muzeoj en 2025; pri la Granda Parado de lokomotivoj en Wolsztyn dum la nuna semajnfino. • Kun profunda bedaŭro atingis la redakcion informo – pere de Esperantolehti – pri la forpaso de nia plurjara aŭskultanto, recenzanto de niaj elsendoj, kore ligita al Pollando, Jorma Ahomäki el Turku en Finnlando. Adiaŭante la E-amikon de nia redakcio ni memorigas nian interparolon pri liaj ligoj al Pollando de antaŭ 20 jaroj. • Muzike ni memorigis denove kanton de Kajto. Ĉi-foje temas pri ĝia „Mia propra trajno” el la KD „Lokomotivo, rulu nun!”. La programinformon akompanas la reta foto de Anna Borowiak, kiu prezentas vaporlokomotivon el Wolsztyn. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1467-a E_elsendo el la 25.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – pri la t.n. Monda Eksponaĵo, t.e. aprila eksponaĵo en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko – omaĝa libro al reĝo Jan Sobieski; pri kelkaj statistikaĵoj ligitaj kun la funkciado de polaj artgalerioj en 2025. • En la hodiaŭa renkontiĝo kun Gabi pri iuj el la laste katalogitaj libroj en HH-Biblioteko ni koncentriĝis pri la libro el 2026 „Taglibreto” de s-ta Faustyna Kowalska; pri du eldonoj de „La Libro de la Spiritoj” de Allan Kardec; pri du samjaraj tradukoj kaj eldonoj de la libro Urug de Hella S. Haasse; pri „La enigma trezoro” romano por adoleskantoj de Julian Modest. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la planitaj de Hispana E-Federacio por la Monda Tago de Libro (23.04.2026) du eventoj en Madrido laŭ ĝia lasta n-ro de „La Bitbulteno”. • Muzike ni memorigis la kanton de Kajto pri „Malnova balancilo” el la albumo „Masko”. En la hodiaŭa elsendo ni parolas multe diversaspekte pri Esperanto en Varsovio. Jen iu el la publikaj afiŝoj de la varsovia trafikentrepreno, en kiu videbliĝas la buso de la linio 111 kun la ŝildo „Esperanto”. La akompana teksto estas „Ĉiam al via direkto” (ev. ĉiam al via celo). • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1466-a E_elsendo el la 20.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas informon, ke Aŭstrio fariĝis la tria lando, kiu oficiale agnoskis Esperanton kaj registris ĝin en sia Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo. • Nian felietonon ni dediĉas al la establinto de la mondfama aŭkcia firmo Bukowskis, spurante la vivhistorion de la pola insurgento el la kontraŭcara Januara Insurekcio 1863. • La kulturkronikaj informoj rilatas al la antaŭnelonga ekspozicio dediĉita al unu el la avanaj polaj afiŝistoj, Jan Lenica en Tokio; al la ekspozicio de Hokusai en Romo, al kio konribuis la Nacia Muzeo en Krakovo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la 1-a E-Safaro en Tanzanio organizata de Esperanto Afriko kaj Didi Weidmann, al kiu eblas aliĝi ĝis la fino de aprilo. Detaloj troviĝas en la kongresa broŝuro https://allsprachendienst.ch/esperanto/files/Unua-Tanzania-Esperanto-Safaro-Broshuro_5zmly0dz.pdf. • Hodiaŭ por muzikaj minutoj ni proponis la originalan E-kanton de Hirosi Nobukuni „Vidante la stelojn”. La programinformon akompanas la foto de la lignogravuraĵo de Hokusai „Drako”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1465-a E_elsendo el la 15.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco de la elsendo – post historifoliaj datoj – ni referencas al la pasinta hieraŭ 109-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj memorigas pri la baldaŭa 100-a datreveno (18.04) de la bone konata tomboŝtono en la varsovia Juda Tombejo starigita de la tutmonda esperantistaro (18.0.1926). Lige kun la nunjara datreveno ni informas krome pri la aperinta popularscienca komikso „Ideo” de Jacek Świdziński dediĉita al Esperanto kaj ĝia aŭtoro. Tiun elsendoparton akompanas fragmente la poemo de Zamenhof “Ho, mia kor’ kantita de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ĝia tute freŝa registro fare de boliviaj esperantistoj aperinta en jutubo ĉe la profilo de Wayne’s Music World. • Hodiaŭ ni donas apartan atenton al la preparoj al la 111-a UK kaj laborvizito de reprezentantoj de la Kongresa Fako en Graz kaj renkontiĝo kun Loka Kongresa Komitato. Al Petro Baláž kaj Dorota Rodzianko kunlabore akompanis Maciej Jaskot, en kies sonmaterialo pri la preparoj rakontas Ewald Schick, Marta Wojciechowska-Desplantes kaj Norina Schantl. • En aktualaĵoj ni informas pri ĉiam pli multnombre laborantaj en Pollando emeritoj kaj pri la unua mikroarbaro en Katowice. • Nian programinformon akompanas foto de la kovrilpaĝo de la komikso „Ideo”, kiu estis farita de grafikistino el la Bjalistoka KulturCentro. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1464-a E_elsendo el la 10.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komencaj aktualaĵoj – post historifoliaj datoj – ni informas pri ĉiam pli da poloj, aparte junaĝaj, entreprenantaj kromlaboron por kontentigi superbazajn vivbezonojn; pri la premiita pola monbileto 2025; pri pola sportisto, olimpikĉampiono R. Korzeniowski distingita per la franca Honora Legio. • En la scienca rubriko ni referencas al la esplorrezultoj ankaŭ de polaj fakuloj el Katowice pri la rilato inter la maljuniĝado kaj la fizika lerteco. • Reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA la ĉefan atenton donas al la preparlaboroj al la 111-a UK en Graco. Ni tamen memorigas ke ili samtempe zorgas pri estontaj UK-oj. En tiu kunteksto ni prezentas informon pri ilia jam pasinta vizito en Litovio, en la kunteksto de eventuala UK-2028 en Kaunas. • En aprilo pasas la 40-a mortodatreveno de Veselin Damjanov, operkantisto, sed ankaŭ esperantisto. Krom liaj multaj sonregistraĵoj de la serioza repertuaro, troviĝas kantoj rilatantaj al la E-komuno. Ni memorigas lian kanton pri „plumamikoj”. • En la fina poeziangulo ni komune ĝuas la printempan etoson dank’ al la poeziaĵo de Marjorie Boulton „Primolo”; Tial la foto akompananta nian programinformon estas al primolo dediĉita. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Free AI-powered daily recaps. Key takeaways, quotes, and mentions — in a 5-minute read.
Get Free Summaries →Free forever for up to 3 podcasts. No credit card required.
Listeners also like.
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
AI-powered recaps with compact key takeaways, quotes, and insights.
Get key takeaways from Pola Retradio en Esperanto in a 5-minute read.
Stay current on your favorite podcasts without falling behind.
It's a free AI-powered email that summarizes new episodes of Pola Retradio en Esperanto as soon as they're published. You get the key takeaways, notable quotes, and links & mentions — all in a quick read.
When a new episode drops, our AI transcribes and analyzes it, then generates a personalized summary tailored to your interests and profession. It's delivered to your inbox every morning.
No. Podzilla is an independent service that summarizes publicly available podcast content. We're not affiliated with or endorsed by Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP.
Absolutely! The free plan covers up to 3 podcasts. Upgrade to Pro for 15, or Premium for 50. Browse our full catalog at /podcasts.
Pola Retradio en Esperanto covers topics including Education, Learning, Culture, Society & Culture, Language Learning. Our AI identifies the specific themes in each episode and highlights what matters most to you.
Free forever for up to 3 podcasts. No credit card required.
Free forever for up to 3 podcasts. No credit card required.